La bordoj Ipirangaj awdis en trankvil' Ehhantan krion de heroa gento, Dum Suno de Libero, kun plej varma bril', Ekflamis sur Brazila firmamento.
Se ekghuis nia tero Egalecon danke nian brakan forton, En la sino de Libero Niaj brustoj ja ne timas ech la morton. Patri' amata, adorata, Vivu, vivu!
Brazil' intensa revo kaj viviga lum' De amo kaj espero sur nin falas El via chielpuro ridetanta, dum La brilo de Sudkruco senvualas.
Giganto pro la volo de Naturo Vi estas bela, forta kaj sentima, Kaj via grando vojas al futuro! Land' adorata, Inter land' mil', mia Brazil', La plej amata!
Gefilojn vartas per patrin' gentil', Land' amata, Brazil'!
Kushante poreterne sub lazur-chiel' Inter muzika mar' kaj oro lita, Vi lumas, ho Brazilo, Amerik-juvel' Per sun' de Nova Mondo lumigita!
Ol la charmoj alilandaj Via flor-vario estas pli ornama, Viaj boskoj, pli vivantaj, Kaj vivado en vi estas ja pli ama! Patri' amata, adorata, Vivu, vivu!
Brazil', la stela flago, kiun portas vi, Eterne estu nur simbolo ama, Kaj ghiaj flav' kaj verdo nur parolu pri Ghisnuna glor' kaj paco porchiama!
Sed se Justec' bezonos klaban forton, Ne mankos la kuragho de l' gefiloj, Char viaj adorantoj spitas morton!
Land' adorata, Inter land' mil', mia Brazil', La plej amata!
Gefilojn vartas per patrin' gentil', Land' amata, Brazil'! |
|